La psikanalizo de la fajro
La psychanalyse du feu - 1938
(Mi nur komencis traduki tiun libron sed mi estas komencanta tradukumulo! Do pardonu por tiu malperfekta, eble ech malbona traduko kaj sendu korektigojn au opiniojn por helpi mian laboron! Zav@panorama.spam-ovh.org (sen,"spam-")
Antauaj vortoj
Mi ne devas vidi la realecon, tia kia mi estas[[(Paul Eluard)]]
Sufichas ke ni parolas pri objekto por kredi, ke
ni estas objektiva. Sed per nia unua elekto, la objekto montras nin pli
ol ni montras ghin. Kaj tio kion ni kredas esti niaj fundamentaj pensoj
pri la mondo estas ofte konfidencoj pri la juneco de nia spirito. Iafoje,
ni miras antau elektita objekto; ni akumulas hipotezojn kaj revadojn;
ni formas tiel konvinkojn kiuj similas kiaj scioj. Sed la inicia fonto
estas malpura: la unua evidento ne estas fundamenta vero.
Fakte, la scienca objektiveco eblas nur se oni rompas
el la senpera objekto, nur se oni rifuzas la charmon de la unua elekto,
se oni haltigas kaj kontraudiras la pensojn kiuj naskighas el la unua
observado. Chiu objektiveco, deve kontrolita neas la unuan kontakton al
la objekto. Ghi devas unue kontraudiri chion: la sensacon, la komunan
jughkapablon, ech la plej konstantan praktikon, la etimologion porfine,
char la verbo, kiu emas kanti kaj charmi, trafas malofte la penson. Malproksime
el miri, la objektiva penso devas ironii. Sen tiu malghentila atento, ni
neniam havos veran objektivan sintenon.
Se oni observas homojn, samulojn, fratojn, la simpatio
estas la bazo de la metodo. Sed antau tiu inerta mondo kiu ne vivas same
ol ni, kiu ne suferas niajn penojn kaj ne ekzaltas niajn ghojojn, ni devas
haltigi chiajn korelvershojn, ni devas kontraui nian personon. La poezio
kaj la scienco havas unue malajn direktojn. Chion kion la filozofio povas
esperi estas igi la poezion kaj la sciencon esti komplementaj, unuigi ilin
same ol du bone plenumitaj maloj. Do, oni devas starigi kontrau la poeta
korelversha spirito, la sciencan malparoleman spiriton, kiu necesas antauan
malsimpation tia kia sana autauzorgo.
Ni studos problemon kie la objekta sinteno neniam ebligis plenumi, kie la unua charmo estas tia akomplita ke ghi deformas ankorau la spiritojn la plej rektajn kaj ghi reportas chiam ilin en poetan hejmon, kie la revoj anstatauas la penson, kie la poemoj kovras la teoremojn. Estas la psikologia problemo de niaj konvenkoj pri la fajro. Tiu problemo shajnas al ni tiel rekte psikologia ke ni ne hezitas paroli pri psikanalizo de la fajro.
Pri tiu problemo, vere chefa, starata per la fenomenoj de la fajro antau la naiva animo, la nuntempa scienco preskau ne plu interesighas. Dum la tempo forpasas, la kemiaj libroj, enhavas chapitrojn pli kaj pli malongaj pri la fajro. Kaj la modernaj libroj pri Kemio estas multaj en kiuj oni serchas vane studion pri la fajro kaj la flamo. La fajro ne plu estas scienca objekto. La fajro, elstara senpera objekto, objekto kiu imponas kontrau primitiva elekto per superi multe da aliajn fenomenojn, ne plu malfermigas ian perspektivon por scienca studo. Tiam el psikologia vidpunkto, shajnas instrua, sekvi la malkreskigho de tiu fenomena valoro kaj studi, kiel problemo kiu premis la sciencan serchado dum jarcentojn, ighis subite dispartita au forpushita sen neniam esti solvita. Kiam oni demandas al kleraj personoj, ech al scienculoj, kiel same mi faris multe da fojoj : " Kio estas la fajro?" oni ricevas malprecizajn au tautologiajn respondojn, kiuj ripetas senkonscie la plej malnovajn filozofiajn teoriojn kaj la plej hhimerajn. La kialo estas ke la demando okazas en malpura objektiva regiono, kie miksas la personaj intuicioj kaj la sciencaj eksperimentoj. Ni montros precize ke la intuicioj pri la fajro - eble pli ol chiuj - restas sharghitaj per peza defekto. Ili direktas al senperaj konvenkoj por problemo kiu bezonus nur eksperimentojn kaj mezurojn.
En jam malnova libro (1),
ni provis priskribi, pri varmecaj fenomenoj, bone definitan akson de la
scienca objektivigeco. Ni montris kiel la geometrio kaj la algebro alportis
iom post iom iliajn formojn kaj iliajn abstraktajn principojn por direkti
la eksperimenton en scienca vojo. Nun estas la mala akso - ne la objektevigeca
sed la subjektiveca akso - kiun ni volus esplori por doni ekzemplon de
la duopaj perspektivoj kiujn ni povus ligi al chiuj problemoj starigitaj
per la scio de speciala realeco, ech bone definita.
Se ni pravus pri la reala impliko de la subjekto
kaj de la objekto, oni devus distingigi pli klare la pensemulon kaj la
pensulon, kvankam sen espero ke tiu distingigo iam plenumighos. Tamen estas
la pensemulo, kiun ni volas studi chi tie, la pensemulo en sia hejmo, en
soleco, dum la fajro brilas tiel konscio de la soleco. Tiam, estos multajn
okazojn por montri dangherojn, por scienca koneco, de la primitivaj impresoj,
de la simpatiaj alighoj, de la maldiligentaj revadoj. Ni povos facile observi
la observanton, por bone evidentigi la principojn de tiu valorigita observado,
au por plibone diri, de tiu hipnotigita observado kiu chiam estas observado
de la fajro. Fine tiu malpeza hipnota stato, ties la konstantecon ni surprizis,
konvenas bone por ekstartigi la psikanalizan enketon. Sufichas vintran
vesperon, venton chirkau la domo, helan fajron, por ke dolora animo diru
samfoje liajn memorajhojn kaj liajn penojn:
Per malauta vocho oni enkantas
Sub la vintra cindro
Tiun koron, sam' al kovra fajro,
Kiu konsumas kaj kantas.
(Toulet)
1. Studio pri evoluo de fizika problemo:
la termika propago en solido. Parizo, 1928.
Étude sur l'évolution d'un problème de physique
: la propagation thermique dans les solides. Paris, 1928.
Sed se nia libro estas facila kiam oni konsideras
ghin linio post linio, shajnas por ni vere malebla fari ghin bone verkitan
aron. Fari planon de la homaj eraroj estas nerealigebla enterpreno. Speciale,
tasko tia kia la nia rifuzas historian planon. Efektive, la malnovaj kondichoj
de la revado ne estas forigataj per la nuntempa scienca edukado. Ech la
scienculo, kiam li forlasas sian laboron, revenas al la praaj valorigoj.
Estus do vane priskribi, en la akso de historio, penson kiu kontraudiras
senchese la lernajhojn de la scienca historio. Kontraue, ni dedichos parton
de niaj klopodoj por montri ke la revado reprenas senchese la praajn temojn,
laboras senchese tiel kiel praa animo, malgrau la sukcesoj de la ellaborita
penso, ech kontrau la instruado de la sciencaj eksperimentoj.
Ni ne ankau instalos nin en malproksima periodo
dum estus ege tro facile desegni la adoradon de la fajro. Tio kio shajnas
interesa, estas nur konstatigi la silentan daurecon de tiu adorado. Tiam
ju pli proksima el ni estos la dokumento kion ni uzos, des pli li havos
forton por demonstri nian tezon. En la historio, estas tiu daura dokumento,
trako de rezistado kontrau la psykologia evoluo, kiun ni sekvos: la maljuna
homo en la juna infano, la juna infano en la maljuna homo, la alhhemisto
sub la ingheniero. Sed kiel, por ni, la paso estas ignoreco, kiel la revado
estas malpoveco, jen nia celo: remedii la spiriton el siaj felichoj, eltiri
ghin el la sinkontemplado kion donas la unua evidento, doni al ghi aliajn
sekurigojn ke la posedo, aliajn fortojn de konvenko ke la kaloro kaj la
entuziasmo, breve, provojn kiuj ne estu flamoj.
Sed ni sufiche diris pri tio por sentigi la sencon
de psikanalizo de la subjektivaj konvinkoj rilataj al la kono de
la fajraj fenomenoj, au pli breve, de psikanalizo de la fajro. Ni precizigos
niajn gheneralajn tezojn lau la nivelo de la specialaj argumentoj.
Tamen ni volas aldoni ankorau rimarkon kiu estas averto, Kiam nia leganto
finos la legadon de tiu libro, li neniel kreskigis siajn konojn. Eble ni
ne tutepropre kulpas pri tio sed tiu estos plie konsekvento de la elektita
metodo. Kiam ni turnas al ni meme, ni malturnas el la vero. Kiam ni eksperimentas
intimajn sentojn, ni fatale kontraudiras, la objektivan eksperimenton.
Ankorau unu fojo pli, en tiu chi libro kie ni konfidencas, ni enumeras
erarojn. Do nia verko sin oferas kiel ekzemplo de tiu speciala psikanalizo
kion ni kredas utilas al la bazo de chiuj objektivaj studioj. Ghi estas
ilustrado de la gheneralaj tezoj prezentitaj en fresha libro pri La
formado de la scienca spirito. La pedagogio de la scienca spirito plibonighis
per klarigi tiel la charmojn kiuj falsigas la indukojn. Ne malfacilus refari
por la akvo, la aero, la tero, la salo, la vino, la sango, tion kion ni
eskizis chi tie por la fajro. Vere dirita, tiuj substancoj senpere valorigitaj,
kiuj enkondukas la objetivan studion en temojn sen gheneraleco, estas malpli
klare duopaj - malpli klare subjektaj kaj objektaj- ol la fajro; sed ili
enhavas falsan markon, la falsa peso de la valoroj ne diskutitaj. Estus
pli malfacila, sed ankau pli richema, porti la psikanalizon al la bazo
de evidentoj pli rezonitaj, malpli senperaj kaj elirantaj malpli afektema
ol la substancistaj eksperimentoj.
...