Gaston Basxlar'[[("Gaston Bachelard" france)]]
Franca filozofo 1884-1962

La psikanalizo de la fajro
La psychanalyse du feu - 1938


(Mi nur komencis traduki tiun libron sed mi estas komencanta tradukumulo! Do pardonu por tiu malperfekta, eble ecx malbona traduko kaj sendu korektigojn aux opiniojn por helpi mian laboron! Zav@panorama.spam-ovh.org (sen,"spam-")


Antauxaj vortoj


I

Mi ne devas vidi la realecon, tia kia mi estas[[(Paul Eluard)]]

    Suficxas ke ni parolas pri objekto por kredi, ke ni estas objektiva. Sed per nia unua elekto, la objekto montras nin pli ol ni montras gxin. Kaj tio kion ni kredas esti niaj fundamentaj pensoj pri la mondo estas ofte konfidencoj pri la juneco de nia spirito. Iafoje, ni miras antaux elektita objekto; ni akumulas hipotezojn kaj revadojn; ni formas tiel konvinkojn kiuj similas kiaj scioj. Sed la inicia fonto estas malpura: la unua evidento ne estas fundamenta vero.
    Fakte, la scienca objektiveco eblas nur se oni rompas el la senpera objekto, nur se oni rifuzas la cxarmon de la unua elekto, se oni haltigas kaj kontrauxdiras la pensojn kiuj naskigxas el la unua observado. Cxiu objektiveco, deve kontrolita neas la unuan kontakton al la objekto. Gxi devas unue kontrauxdiri cxion: la sensacon, la komunan jugxkapablon, ecx la plej konstantan praktikon, la etimologion porfine, cxar la verbo, kiu emas kanti kaj cxarmi, trafas malofte la penson. Malproksime el miri, la objektiva penso devas ironii. Sen tiu malgxentila atento, ni neniam havos veran objektivan sintenon.
    Se oni observas homojn, samulojn, fratojn, la simpatio estas la bazo de la metodo. Sed antaux tiu inerta mondo kiu ne vivas same ol ni, kiu ne suferas niajn penojn kaj ne ekzaltas niajn gxojojn, ni devas haltigi cxiajn korelversxojn, ni devas kontrauxi nian personon. La poezio kaj la scienco havas unue malajn direktojn. Cxion kion la filozofio povas esperi estas igi la poezion kaj la sciencon esti komplementaj, unuigi ilin same ol du bone plenumitaj maloj. Do, oni devas starigi kontraux la poeta korelversxa spirito, la sciencan malparoleman spiriton, kiu necesas antauxan malsimpation tia kia sana autauxzorgo.

    Ni studos problemon kie la objekta sinteno neniam ebligis plenumi, kie la unua cxarmo estas tia akomplita ke gxi deformas ankoraux la spiritojn la plej rektajn kaj gxi reportas cxiam ilin en poetan hejmon, kie la revoj anstatauxas la penson, kie la poemoj kovras la teoremojn. Estas la psikologia problemo de niaj konvenkoj pri la fajro. Tiu problemo sxajnas al ni tiel rekte psikologia ke ni ne hezitas paroli pri psikanalizo de la fajro.

   Pri tiu problemo, vere cxefa, starata per la fenomenoj de la fajro antaux la naiva animo, la nuntempa scienco preskaux ne plu interesigxas. Dum la tempo forpasas, la kemiaj libroj, enhavas cxapitrojn pli kaj pli malongaj pri la fajro. Kaj la modernaj libroj pri Kemio estas multaj en kiuj oni sercxas vane studion pri la fajro kaj la flamo. La fajro ne plu estas scienca objekto. La fajro, elstara senpera objekto, objekto kiu imponas  kontraux primitiva elekto per superi multe da aliajn fenomenojn, ne plu malfermigas ian perspektivon por scienca studo. Tiam el psikologia vidpunkto, sxajnas instrua,  sekvi la malkreskigxo de tiu fenomena valoro kaj studi, kiel problemo kiu premis la sciencan sercxado dum jarcentojn, igxis subite dispartita aux forpusxita sen neniam esti solvita. Kiam oni demandas al kleraj personoj, ecx al scienculoj, kiel same mi faris multe da fojoj : " Kio estas la fajro?" oni ricevas malprecizajn aux tauxtologiajn respondojn, kiuj ripetas senkonscie la plej malnovajn filozofiajn teoriojn kaj la plej hximerajn. La kialo estas ke la demando okazas en malpura objektiva regiono, kie miksas la personaj intuicioj kaj la sciencaj eksperimentoj. Ni montros precize ke la intuicioj pri la fajro - eble pli ol cxiuj - restas sxargxitaj per peza defekto. Ili direktas al senperaj konvenkoj por problemo  kiu bezonus nur eksperimentojn kaj mezurojn.

   En jam malnova libro (1), ni provis priskribi, pri varmecaj fenomenoj, bone definitan akson de la scienca objektivigeco. Ni montris kiel la geometrio kaj la algebro alportis iom post iom iliajn formojn kaj iliajn abstraktajn principojn por direkti la eksperimenton en scienca vojo. Nun estas la mala akso - ne la objektevigeca sed la subjektiveca akso - kiun ni volus esplori por doni ekzemplon de la duopaj perspektivoj kiujn ni povus ligi al cxiuj problemoj starigitaj per la scio de speciala realeco, ecx bone definita.
    Se ni pravus pri la reala impliko de la subjekto kaj de la objekto, oni devus distingigi pli klare la pensemulon kaj la pensulon, kvankam sen espero ke tiu distingigo iam plenumigxos. Tamen estas la pensemulo, kiun ni volas studi cxi tie, la pensemulo en sia hejmo, en soleco, dum la fajro brilas tiel konscio de la soleco. Tiam, estos multajn okazojn por montri dangxerojn, por scienca koneco, de la primitivaj impresoj, de la simpatiaj aligxoj, de la maldiligentaj revadoj. Ni povos facile observi la observanton, por bone evidentigi la principojn de tiu valorigita observado, aux por plibone diri, de tiu hipnotigita observado kiu cxiam estas observado de la fajro. Fine tiu malpeza hipnota stato, ties la konstantecon ni surprizis, konvenas bone por ekstartigi la psikanalizan enketon. Suficxas vintran vesperon, venton cxirkaux la domo, helan fajron, por ke dolora animo diru samfoje liajn memorajxojn kaj liajn penojn:

Per malauxta vocxo oni enkantas
Sub la vintra cindro
Tiun koron, sam' al kovra fajro,
Kiu konsumas kaj kantas.

(Toulet)

1. Studio pri evoluo de fizika problemo: la termika propago en solido. Parizo, 1928.
Étude sur l'évolution d'un problème de physique : la propagation thermique dans les solides. Paris, 1928.


II

    Sed se nia libro estas facila kiam oni konsideras gxin linio post linio, sxajnas por ni vere malebla fari gxin bone verkitan aron. Fari planon de la homaj eraroj estas nerealigebla enterpreno. Speciale, tasko tia kia la nia rifuzas historian planon. Efektive, la malnovaj kondicxoj de la revado ne estas forigataj per la nuntempa scienca edukado. Ecx la scienculo, kiam li forlasas sian laboron, revenas al la praaj valorigoj. Estus do vane priskribi, en la akso de historio, penson kiu kontrauxdiras sencxese la lernajxojn de la scienca historio. Kontraue, ni dedicxos parton de niaj klopodoj por montri ke la revado reprenas sencxese la praajn temojn, laboras sencxese tiel kiel praa animo, malgraux la sukcesoj de la ellaborita penso, ecx kontraux la instruado de la sciencaj eksperimentoj.
    Ni ne ankaux instalos nin en malproksima periodo dum estus ege tro facile desegni la adoradon de la fajro. Tio kio sxajnas interesa, estas nur konstatigi la silentan dauxrecon de tiu adorado. Tiam ju pli proksima el ni estos la dokumento kion ni uzos, des pli li havos forton por demonstri nian tezon. En la historio, estas tiu dauxra dokumento, trako de rezistado kontraux la psykologia evoluo, kiun ni sekvos: la maljuna homo en la juna infano, la juna infano en la maljuna homo, la alhxemisto sub la ingxeniero. Sed kiel, por ni, la paso estas ignoreco, kiel la revado estas malpoveco, jen nia celo: remedii la spiriton el siaj felichoj, eltiri gxin el la sinkontemplado kion donas la unua evidento, doni al gxi aliajn sekurigojn ke la posedo, aliajn fortojn de konvenko ke la kaloro kaj la entuziasmo, breve, provojn kiuj ne estu flamoj.
    Sed ni suficxe diris pri tio por sentigi la sencon de psikanalizo de la subjektivaj konvinkoj rilataj al la kono de la fajraj fenomenoj, aux pli breve, de psikanalizo de la fajro. Ni precizigos niajn gxeneralajn tezojn  laux la nivelo de la specialaj argumentoj.


III

Tamen ni volas aldoni ankoraux rimarkon kiu estas averto, Kiam nia leganto finos la legadon de tiu libro, li neniel kreskigis siajn konojn. Eble ni ne tutepropre kulpas pri tio sed tiu estos plie konsekvento de la elektita metodo. Kiam ni turnas al ni meme, ni malturnas el la vero. Kiam ni eksperimentas intimajn sentojn, ni fatale kontrauxdiras, la objektivan eksperimenton. Ankoraux unu fojo pli, en tiu cxi libro kie ni konfidencas, ni enumeras erarojn. Do nia verko sin oferas kiel ekzemplo de tiu speciala psikanalizo kion ni kredas utilas al la bazo de cxiuj objektivaj studioj. Gxi estas ilustrado de la gxeneralaj tezoj prezentitaj en fresxa libro pri La formado de la scienca spirito. La pedagogio de la scienca spirito plibonigxis per klarigi tiel la cxarmojn kiuj falsigas la indukojn. Ne malfacilus refari por la akvo, la aero, la tero, la salo, la vino, la sango, tion kion ni eskizis cxi tie por la fajro. Vere dirita, tiuj substancoj senpere valorigitaj, kiuj enkondukas la objetivan studion en temojn sen gxeneraleco, estas malpli klare duopaj - malpli klare subjektaj kaj objektaj- ol la fajro; sed ili enhavas falsan markon, la falsa peso de la valoroj ne diskutitaj. Estus pli malfacila, sed ankaux pli ricxema, porti la psikanalizon al la bazo de evidentoj pli rezonitaj, malpli senperaj kaj elirantaj malpli afektema ol la substancistaj eksperimentoj.
...



reveni al unua pagxo