de Xavier Godivier
prezentita la 3-a de decembro 1997
Laborejo de Inĝenierado pri Sistemoj Aŭtomataj (LISA)
Angers Universitato
J.-P. Cocquerez, Profesoro, Universitato de Cergy-Pontoise, Prezidento de la jurio
C. Jutten, Profesoro, Universitato J. Fourier, Raportanto
P. Flandrin, Profesoro, Direktanto pri serĉado en CNRS, Raportanto
M. Guglielmi, Inĝeniero pri serĉado en CNRS, IRCyN, Ekzaminanto
J.-L. Ferrier, Professor, Universitato de Angers, Ekzaminanto
F. Chapeau-Blondeau, Help-Profesoro, Universitato de Angers, Ekzaminanto
kaj konsilanto.
La stokastika resonado estas nelinia fenomeno kiu konsistas en la ebleco plibonigi la transmision de utila signalo trans iaj neliniaj sistemoj, per kreskigo de la bruo en la sistemo.
Ni konstruas ĝeneralan formuladon por la studio de la perioda stokastika resonado, kiu unigas kaj ampleksas la rizultojn de antaŭaj studioj. Tiu formulado estas aplikata por konstrui teorion pri la perioda stokastika resonado en ĝenerala klaso de neliniaj dinamikoj sistemoj, por kiuj la kvociento signalo per bruo en eliro povas kreski per kreskigi la bruon en eniro. Tiu teorio estas komparita al numerikaj simuloj kaj eksperimentoj per elektraj cirkvitoj. Ĝi estas ankaŭ uzita por montri novajn kondiĉojn por observi la stokastikan resonadon, kaj novajn propraĵojn de la fenomeno.
Poste ni konsideras la neperiodan stokastikan resonadon. Ni konceptas novajn tipojn de signaloj kaj sistemoj kiujn ni montras eblajn prezenti stokastikan resonadon, per analizo kiu uzas informo statistika theorio konceptojn.
Ni konsideras fine klason de naturajn sistemojn kiuj realigas tre akuratan
nelinian traktadon de signalo : la neŭronaj sistemoj. Ni montras unu-foje
la eblecon observi stokastikan resonadon, dum la transmisio de neŭrono,
de signaloj faritaj de serio de impulsoj.