La psikanalizo de la fajro
La psychanalyse du feu - 1938
(Mi nur komencis traduki tiun libron sed mi estas komencanta tradukumulo! Do pardonu por tiu malperfekta, eble eĉ malbona traduko kaj sendu korektigojn aŭ opiniojn por helpi mian laboron! Zav@panorama.spam-ovh.org (sen,"spam-")
Antaŭaj vortoj
Mi ne devas vidi la realecon, tia kia mi estas[[(Paul Eluard)]]
Sufiĉas ke ni parolas pri objekto por kredi, ke
ni estas objektiva. Sed per nia unua elekto, la objekto montras nin pli
ol ni montras ĝin. Kaj tio kion ni kredas esti niaj fundamentaj pensoj
pri la mondo estas ofte konfidencoj pri la juneco de nia spirito. Iafoje,
ni miras antaŭ elektita objekto; ni akumulas hipotezojn kaj revadojn;
ni formas tiel konvinkojn kiuj similas kiaj scioj. Sed la inicia fonto
estas malpura: la unua evidento ne estas fundamenta vero.
Fakte, la scienca objektiveco eblas nur se oni rompas
el la senpera objekto, nur se oni rifuzas la ĉarmon de la unua elekto,
se oni haltigas kaj kontraŭdiras la pensojn kiuj naskiĝas el la unua
observado. Ĉiu objektiveco, deve kontrolita neas la unuan kontakton al
la objekto. Ĝi devas unue kontraŭdiri ĉion: la sensacon, la komunan
juĝkapablon, eĉ la plej konstantan praktikon, la etimologion porfine,
ĉar la verbo, kiu emas kanti kaj ĉarmi, trafas malofte la penson. Malproksime
el miri, la objektiva penso devas ironii. Sen tiu malĝentila atento, ni
neniam havos veran objektivan sintenon.
Se oni observas homojn, samulojn, fratojn, la simpatio
estas la bazo de la metodo. Sed antaŭ tiu inerta mondo kiu ne vivas same
ol ni, kiu ne suferas niajn penojn kaj ne ekzaltas niajn ĝojojn, ni devas
haltigi ĉiajn korelverŝojn, ni devas kontraŭi nian personon. La poezio
kaj la scienco havas unue malajn direktojn. Ĉion kion la filozofio povas
esperi estas igi la poezion kaj la sciencon esti komplementaj, unuigi ilin
same ol du bone plenumitaj maloj. Do, oni devas starigi kontraŭ la poeta
korelverŝa spirito, la sciencan malparoleman spiriton, kiu necesas antaŭan
malsimpation tia kia sana autaŭzorgo.
Ni studos problemon kie la objekta sinteno neniam ebligis plenumi, kie la unua ĉarmo estas tia akomplita ke ĝi deformas ankoraŭ la spiritojn la plej rektajn kaj ĝi reportas ĉiam ilin en poetan hejmon, kie la revoj anstataŭas la penson, kie la poemoj kovras la teoremojn. Estas la psikologia problemo de niaj konvenkoj pri la fajro. Tiu problemo ŝajnas al ni tiel rekte psikologia ke ni ne hezitas paroli pri psikanalizo de la fajro.
Pri tiu problemo, vere ĉefa, starata per la fenomenoj de la fajro antaŭ la naiva animo, la nuntempa scienco preskaŭ ne plu interesiĝas. Dum la tempo forpasas, la kemiaj libroj, enhavas ĉapitrojn pli kaj pli malongaj pri la fajro. Kaj la modernaj libroj pri Kemio estas multaj en kiuj oni serĉas vane studion pri la fajro kaj la flamo. La fajro ne plu estas scienca objekto. La fajro, elstara senpera objekto, objekto kiu imponas kontraŭ primitiva elekto per superi multe da aliajn fenomenojn, ne plu malfermigas ian perspektivon por scienca studo. Tiam el psikologia vidpunkto, ŝajnas instrua, sekvi la malkreskiĝo de tiu fenomena valoro kaj studi, kiel problemo kiu premis la sciencan serĉado dum jarcentojn, iĝis subite dispartita aŭ forpuŝita sen neniam esti solvita. Kiam oni demandas al kleraj personoj, eĉ al scienculoj, kiel same mi faris multe da fojoj : " Kio estas la fajro?" oni ricevas malprecizajn aŭ taŭtologiajn respondojn, kiuj ripetas senkonscie la plej malnovajn filozofiajn teoriojn kaj la plej ĥimerajn. La kialo estas ke la demando okazas en malpura objektiva regiono, kie miksas la personaj intuicioj kaj la sciencaj eksperimentoj. Ni montros precize ke la intuicioj pri la fajro - eble pli ol ĉiuj - restas ŝarĝitaj per peza defekto. Ili direktas al senperaj konvenkoj por problemo kiu bezonus nur eksperimentojn kaj mezurojn.
En jam malnova libro (1),
ni provis priskribi, pri varmecaj fenomenoj, bone definitan akson de la
scienca objektivigeco. Ni montris kiel la geometrio kaj la algebro alportis
iom post iom iliajn formojn kaj iliajn abstraktajn principojn por direkti
la eksperimenton en scienca vojo. Nun estas la mala akso - ne la objektevigeca
sed la subjektiveca akso - kiun ni volus esplori por doni ekzemplon de
la duopaj perspektivoj kiujn ni povus ligi al ĉiuj problemoj starigitaj
per la scio de speciala realeco, eĉ bone definita.
Se ni pravus pri la reala impliko de la subjekto
kaj de la objekto, oni devus distingigi pli klare la pensemulon kaj la
pensulon, kvankam sen espero ke tiu distingigo iam plenumiĝos. Tamen estas
la pensemulo, kiun ni volas studi ĉi tie, la pensemulo en sia hejmo, en
soleco, dum la fajro brilas tiel konscio de la soleco. Tiam, estos multajn
okazojn por montri danĝerojn, por scienca koneco, de la primitivaj impresoj,
de la simpatiaj aliĝoj, de la maldiligentaj revadoj. Ni povos facile observi
la observanton, por bone evidentigi la principojn de tiu valorigita observado,
aŭ por plibone diri, de tiu hipnotigita observado kiu ĉiam estas observado
de la fajro. Fine tiu malpeza hipnota stato, ties la konstantecon ni surprizis,
konvenas bone por ekstartigi la psikanalizan enketon. Sufiĉas vintran
vesperon, venton ĉirkaŭ la domo, helan fajron, por ke dolora animo diru
samfoje liajn memoraĵojn kaj liajn penojn:
Per malaŭta voĉo oni enkantas
Sub la vintra cindro
Tiun koron, sam' al kovra fajro,
Kiu konsumas kaj kantas.
(Toulet)
1. Studio pri evoluo de fizika problemo:
la termika propago en solido. Parizo, 1928.
Étude sur l'évolution d'un problème de physique
: la propagation thermique dans les solides. Paris, 1928.
Sed se nia libro estas facila kiam oni konsideras
ĝin linio post linio, ŝajnas por ni vere malebla fari ĝin bone verkitan
aron. Fari planon de la homaj eraroj estas nerealigebla enterpreno. Speciale,
tasko tia kia la nia rifuzas historian planon. Efektive, la malnovaj kondiĉoj
de la revado ne estas forigataj per la nuntempa scienca edukado. Eĉ la
scienculo, kiam li forlasas sian laboron, revenas al la praaj valorigoj.
Estus do vane priskribi, en la akso de historio, penson kiu kontraŭdiras
senĉese la lernaĵojn de la scienca historio. Kontraue, ni dediĉos parton
de niaj klopodoj por montri ke la revado reprenas senĉese la praajn temojn,
laboras senĉese tiel kiel praa animo, malgraŭ la sukcesoj de la ellaborita
penso, eĉ kontraŭ la instruado de la sciencaj eksperimentoj.
Ni ne ankaŭ instalos nin en malproksima periodo
dum estus ege tro facile desegni la adoradon de la fajro. Tio kio ŝajnas
interesa, estas nur konstatigi la silentan daŭrecon de tiu adorado. Tiam
ju pli proksima el ni estos la dokumento kion ni uzos, des pli li havos
forton por demonstri nian tezon. En la historio, estas tiu daŭra dokumento,
trako de rezistado kontraŭ la psykologia evoluo, kiun ni sekvos: la maljuna
homo en la juna infano, la juna infano en la maljuna homo, la alĥemisto
sub la inĝeniero. Sed kiel, por ni, la paso estas ignoreco, kiel la revado
estas malpoveco, jen nia celo: remedii la spiriton el siaj felichoj, eltiri
ĝin el la sinkontemplado kion donas la unua evidento, doni al ĝi aliajn
sekurigojn ke la posedo, aliajn fortojn de konvenko ke la kaloro kaj la
entuziasmo, breve, provojn kiuj ne estu flamoj.
Sed ni sufiĉe diris pri tio por sentigi la sencon
de psikanalizo de la subjektivaj konvinkoj rilataj al la kono de
la fajraj fenomenoj, aŭ pli breve, de psikanalizo de la fajro. Ni precizigos
niajn ĝeneralajn tezojn laŭ la nivelo de la specialaj argumentoj.
Tamen ni volas aldoni ankoraŭ rimarkon kiu estas averto, Kiam nia leganto
finos la legadon de tiu libro, li neniel kreskigis siajn konojn. Eble ni
ne tutepropre kulpas pri tio sed tiu estos plie konsekvento de la elektita
metodo. Kiam ni turnas al ni meme, ni malturnas el la vero. Kiam ni eksperimentas
intimajn sentojn, ni fatale kontraŭdiras, la objektivan eksperimenton.
Ankoraŭ unu fojo pli, en tiu ĉi libro kie ni konfidencas, ni enumeras
erarojn. Do nia verko sin oferas kiel ekzemplo de tiu speciala psikanalizo
kion ni kredas utilas al la bazo de ĉiuj objektivaj studioj. Ĝi estas
ilustrado de la ĝeneralaj tezoj prezentitaj en freŝa libro pri La
formado de la scienca spirito. La pedagogio de la scienca spirito pliboniĝis
per klarigi tiel la ĉarmojn kiuj falsigas la indukojn. Ne malfacilus refari
por la akvo, la aero, la tero, la salo, la vino, la sango, tion kion ni
eskizis ĉi tie por la fajro. Vere dirita, tiuj substancoj senpere valorigitaj,
kiuj enkondukas la objetivan studion en temojn sen ĝeneraleco, estas malpli
klare duopaj - malpli klare subjektaj kaj objektaj- ol la fajro; sed ili
enhavas falsan markon, la falsa peso de la valoroj ne diskutitaj. Estus
pli malfacila, sed ankaŭ pli riĉema, porti la psikanalizon al la bazo
de evidentoj pli rezonitaj, malpli senperaj kaj elirantaj malpli afektema
ol la substancistaj eksperimentoj.
...