La stokastika resonado
en nelinia transmisio de la signalo 

Tezo por la Doktora Diplomo

de Xavier Godivier

prezentita la 3-a de decembro 1997

Laborejo de Ingxenierado pri Sistemoj Auxtomataj (LISA)

Angers Universitato


English abstract / Résumé en français
Jurio :

J.-P. Cocquerez, Profesoro, Universitato de Cergy-Pontoise, Prezidento de la jurio

C. Jutten, Profesoro, Universitato J. Fourier, Raportanto

P. Flandrin, Profesoro, Direktanto pri sercxado en CNRS, Raportanto

M. Guglielmi, Ingxeniero pri sercxado en CNRS, IRCyN, Ekzaminanto

J.-L. Ferrier, Professor, Universitato de Angers, Ekzaminanto

F. Chapeau-Blondeau, Help-Profesoro, Universitato de Angers, Ekzaminanto  kaj konsilanto.



Resumo.

La stokastika resonado estas nelinia fenomeno kiu konsistas en la ebleco plibonigi la transmision de utila signalo trans iaj neliniaj sistemoj, per kreskigo de la bruo en la sistemo.

Ni konstruas gxeneralan formuladon por la studio de la perioda stokastika resonado, kiu unigas kaj ampleksas la rizultojn de antauxaj studioj. Tiu formulado estas aplikata por konstrui teorion pri la perioda stokastika resonado en gxenerala klaso de neliniaj dinamikoj sistemoj, por kiuj la kvociento signalo per bruo en eliro povas kreski per kreskigi la bruon en eniro. Tiu teorio estas komparita al numerikaj simuloj kaj eksperimentoj per elektraj cirkvitoj. Gxi estas ankaux uzita por montri novajn kondicxojn por observi la stokastikan resonadon, kaj novajn proprajxojn de la fenomeno.

Poste ni konsideras la neperiodan stokastikan resonadon. Ni konceptas novajn tipojn de signaloj kaj sistemoj kiujn ni montras eblajn prezenti stokastikan resonadon, per analizo kiu uzas informo statistika theorio konceptojn.

Ni konsideras fine klason de naturajn sistemojn kiuj realigas tre akuratan nelinian traktadon de signalo : la neuxronaj sistemoj. Ni montras unu-foje la eblecon observi stokastikan resonadon, dum la transmisio de neuxrono, de signaloj faritaj de serio de impulsoj.


Franclingva teksto per PS (448 Kb)


Listo de sciencaj publikajxoj (angla)
Reveni al la unua pagxo