Muzeo Robert Tatin en Cosse le Vivien (Mayenne)

Mon jardin secret...
...mia sekreta ghardeno
 

(présenté en espéranto)
 


Auskultu muzikon de
Franz Liszt
 "Songho de amo"
(Liebestraum)


reveni al unua pagho / retour page d'accueil



 
 
 

Mon expérience de l'espéranto, une langue sans frontières...
(mia sperto de Esperanto, senlima lingvo... en la franca)
Biciklo:

La biciklo estas mia prefera maniero por movighi en urbo kaj ankau por vojaghi. Mi biciklas en kaj chirkau Nanto (Nantes/Naoned) kie mi loghas kaj multe biciklis chirkau Angers, franca urbo kie mi loghis longe, kaj ankau chirkau Pau mia naska urbo en la suda parto de Francio, kie vivas la plej granda parto de mia familio.

Mi multe vojaghis tra Francio dum someroj, sole au kun amikoj:
Gorghoj de Ardeche
 

  • 1991 - Kun mia amiko Bruno en Bretonio norda-okcidenta parto de francio (Bretagne) kaj sole el Angers al Pau. (2500 km entute chi-jare)
  • 1992 - Sole el Pau ghis Angers, tra la centra montaro, (Massif central) sekve de la gorghoj de Tarno kaj Ardecho (foto dekstre) kaj tra la vulkanoj de Auvernio. (1500 km chi-jare)
  • 1993 - Sole en Normandio, vojagho tra nubeloj, vizito survoje de la muzeo de Robert Tatin en Cossé le Vivien (vizitu ghin france/angle), en departemento Mayenne, regiono de miaj patraj praavoj... (500 km de biciklado chi-jare).
  • 1995 - Sole el Angers al Pau, tra Sharantio (Charente) kaj Landeo (Landes). Tiam el Pau al Angers tra la centra montaro. Fine de la somero, kun tri amikoj Bruno, Olivier kaj Fabrice, mi biciklis denove en Normandio. (3000 km)
  • 1996 - Kun amiko Olivier ni biciklis ghis la fonto de la rivero Luaro (Loire) kaj sekvis la riveron por reveni ghis Angers, ni unuighis kun alia amiko Bruno en Nevers. (1500km)
  • 1997 - Denove kun miaj du amikoj, ni vojaghis tra Germanio en la Nigra Arbaro (Schwartzwald) chirkau Freiburg kie loghas mia germana amiko Alexander. (600 km)
  • 1998 - Mi biciklis sole el Angers ghis Montpellier por cheesti en la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis dum augusto. Mi biciklis poste al Pau kaj post du semajnoj mi revenis ankorau bicikle al Angers. (2000 km)
  • 2001 - Mi biciklis de Barcelono al Strasburgo kadre de internacia BEMI-karavano, kiun mi organizis kun kvar amikoj: svedo Dane kiu ekis kun mi en Barcelono, francino Présence, kaj geitaloj Djhani kaj Gheorgha kiuj alighis la karavanon en Liono.

  •  


    Muziko:

    Mi iome pianoludas (Beethoven, Mozart, Chopin) kaj mi partoprenis en korusoj: tiu de la universitata muzika grupo "Vox Campus" de Angers-universitato. Tiu hhoro ludas kun orkestro klasikan muzikon, Mozart, Poulenc, Charpentier... Mi ankau kantis en la Bostona Universitata Sinfonia Koruso kun kiu mi kantis la Rekviemon de Mozart, Psalmoj-Simfonion de Stravinski kaj  kristnasko-kantaton de Daniel Pinkham. Mi kantis plurfoje en Esperanto, notinde, en la Internacia Hhoro dum la universala kongreso de Montpellier en 1998.

    Mi shatas klasikan muzikon, jen inter miaj preferaj verkistoj:

  • Franz Liszt, "Post legado de Dante" ("Après une lecture de Dante" piano) "Mazeppa"...
  • Ludwig van Beethoven, Sinfonio Eroika n°3.
  • Gustav Mahler, Sinfonio n°3, "La kanto de la Tero" ("Das Lied von der Erde"), "La kantoj de la infana mirinda korno" ("Des Knaben Wunderhorn Lieder")
  • Claude Debussy, "Bildoj por piano" ("Images pour piano"). "La maro" ("La mer")
  • Maurice Ravel, "La valso" ("La valse").
  • Frederic Chopin, "La preludoj" ("Les préludes").
  • Anton Bruckner, sinfonio 4, 7.
  • Serguei Prokoviev, "Romeo kaj Juliet", "Cindrulino" ("Cendrillon"), "Alexander Nevski" (Muziko de Eisenstein filmo).
  • Manuel de Falla, "Noktoj en la ghardenoj de Hispanio" ("Noches en los jardines de España").
  • Johan-Sebastian Bach. "La variacioj Goldberg" ("Die Goldberg Variationen")
  • Mi ankau shatas kanzonojn, chefe de francoj. Mi tradukis plurajn kanzonojn al Esperanto. Inter miaj preferaj, mi tradukis la faman kanzonon Ne forlasu min / Ne me quitte pas, de Jacques Brel, Suzet'/Suzettede Dany Brillant kaj la kanzonon Imitajho de Viv'/Imitation of life de la usona grupo R.E.M.

    Filozofio:

    Miaj du preferaj autoroj:



     

    Bildo de Maria Elisa Cabral, el portreto de Gaston BachelardGaston Bachelard (Gaston Bashlar)
    Franca filozofo, autoro de pensajhoj pri scienco: "la nova scienca spirito" ("Le nouvel esprit scientifique") kaj autoro de libroj pri rilatoj de la songhoj/revoj al materiaj sentoj:

  • "La psikanalizo de la fajro" (La psychanalyse du feu),
  • "La akvo kaj la revoj" (L'eau et les rêves)
  • "La aero kaj la songhoj" (L'air et les songes)
  • "Ni suferas pro la revoj kaj ni resanighas pro la revoj"
    "Nous souffrons par les rêves et nous guérissons par les rêves."

    Li skribis analizojn de diversaj autoroj rilate al imago kaj songhoj: Nietzsche, Poe... Mi multe interesighas pri la temo de la revoj kaj pri la ligoj de la revoj kun pensoj, ideoj, ktp... Bachelard estas ne nur sciencisto kaj filozofo, liaj verkoj varmas en la menso kiel plenricha poezio.

    Antau kelkaj jaroj, mi komencetis traduki la libron "La psikanalizo de la fajro". Estas bona okazo por profundigi miajn sciojn pri Bashlar kaj ankau precizigi mian praktikon de Esperanto!

    (Vidu ankau artikolon pri Bachelard, kiun mi komencis skribi en la Vikipedia enciklopedio)
     
     
     



     
     
    Nietzsche de Edvard Munch (1906)Friedrich Nietzsche (Fridrich' Nich')

    Chu vi volas vojaghi antauen de via revoj,
    antauen de la realeco kaj de la imago?

    Jen certe la homo, kiun vi bezonas!
     

  • "La ghoja Scio", (Die frohliche Wissenschaft, Le Gai Savoir)
  • "Antauen de la bono kaj la malbono", (Jenseits von Gut und Bose, Par delà le bien et la mal)
  • "Tiel parolis Zaratustra"...(Also sprach Zarathustra, Ainsi parla Zarathustra)

  • Tiu lasta libro inspiris Richard Strauss, kaj ankau Mahler por sia tria sinfonio.

    "La mondo estas profunda,
    kaj pli profunda ol la tago pensas esti"

    "Die Welt ist tief,
    und tiefer als der Tag gedacht",
    "Also sprach Zarathustra"
     
     



    Poemo de Nietzsche (franclingva traduko de Bachelard)

    [[
    Jette dans l'abîme ce que tu as de plus lourd!
    Homme oublie! Homme oublie!
    Divin est l'art d'oublier!
    Si tu veux t'élever,
    Si tu veux être chez toi dans les hauteurs
    Jette à la mer ce que tu as de plus lourd!
    Voici la mer, jette-toi à la mer,
    Divin est l'art d'oublier.]]
    []
    Jhetu en abismon, kion ci havas plej peza!
    Homo forgesu! Homo forgesu!
    Dia estas la arto de forgesi!
    Se ci volas supreniri,
    Se ci volas esti che ci en alteco,
    Jhetu en la maron, kion ci havas plej peza!
    Jen la maro, jhetu cin en la maron,
    Dia estas la arto de forgesi.

    (Vidu ankau artikolon pri Nietzsche, kiun mi komencis skribi en la Vikipedia enciklopedio)


    Aliaj legajhoj:
    Jules Verne, de Robert Tatin
    Jules Verne (Jhul' Vern')

    "La mistera insulo" ("L'île mystérieuse") kiun mi legis kvar au kvin foje. Estas mirinda historio de grupo de homoj, kiuj klopodas vivi sur dezerta insulo kaj kiuj sukcesas dank'al scienco kaj chefe dank'al amikeco. Mi legis aliajn dekojn de libroj de Jules Verne dum mia infaneco. Ili partoprenis doni al mi la guston de aventuro, vojagho kaj scienco.

    "La sfinkso de la Glaco" ("Le sphinx des glaces"), estas la lasta libro de Jules Verne, kiun mi legis, tiu libro estas forte inspirita de "la vojagho de Gordon Pym" skribita de Poe.

    Eble plachos al vi scii, ke Jules Verne forte apogis Esperanton. Legu artikolon kiun mi tradukis al Esperanto pri Jules Verne kaj Esperanto.

    Charles Baudelaire (Sharl Bodler)

    "La floroj de la malbono".

    Estas Baudelaire, kiu malkovris Poe kaj konigis lin en Francio per tradukoj.

    Edgar Alan Poe : "Eksterordinaraj historioj"...

    Fedor Dostoïevsky : "Krimoj kaj Puneco"

    Conan Doyle : Sherlock Holmes "in English, it's much more British!",

    Sed vi povas ankau legi lin en Esperanto!

    Dominique Alduis : libroj de Scienc-fikcio.

    Pri Esperanto : Claude Piron : le défi des langues. 


    Kino:

    Mi shatas iri en kino, jen miaj preferaj aktoroj:

    Clint EastwoodAmerikanoj:
    Clint Eastwood, Clint Eastwood, Clint Eastwood... :-)
    Jack Nicholson,  Sigourney Weaver.

    Francaj :
    Michel Sérault, Jean Rochefort, Gérard Depardieu, Jean Louis Trintignant, Jean Reno, Fabrice Luccini...
    Juliette Binoche, Sandrine Bonnaire, Emanuelle Beart.

    Itala : Roberto Benigni mirinda en "La Monstro" kaj ankorau pli mirinda en "la vivo estas bela"...



    Kanteto...
     
    I'm singing in the rain
    Just singing in the rain
    What a glorious feeling
    I'm happy again
    I'm laughing at clouds
    So dark up above
    The sun's in my heart
    And I'm ready for love

    Let the stormy clouds chase
    Ev'ryone from the place

    Come on with the rain!
    I've a smile on my face
    I'll walk down the lane
    With a happy refrain
    And singing just singing in the rain!

    Mi kantas sub la pluv'
    Nur kantas sub la pluv'
    Kia bela sent'
    Multe da felich'
    Mi ridas al nuboj
    Tiaj malhelaj supre
    Sun' en mia kor'
    Mi pretas por am'

    La nuboj forigu 
    Chiujn el la plac'

    Venu kun la pluv'!
    Rideto sur la vizagh'
    La straton malsupren' 
    Kun felicha refren'
    Kaj kantas, nur kantas sun la pluv'!



    reveni al unua pagho / retour page d'accueil

    mia TTT-ejo pri alia pasio:
    Esperanto-Panorama
    www.esperanto-panorama.net